Aŭtoro: Sándor Petőfitraduko de: Kálmán Kalocsay

Tri filoj

Petas tre la patro la unuan idon,
kiu sur ĉevalon metas selon, bridon:
"Lasu la ĉevalon, ĝi paŝtiĝi pasu,
vian oldan patron, filo, ne forlasu!"

Li respondas: "Patro, ja mi devas iri,
por mi famon, gloron en batal' akiri."
Saltas li, piedoj jam en piedingo,
al batal' li rajdas en galopa svingo.

La ĉeval' revenis, sed kun sel' malplena,
ĉe l' pordego staras, piedbata, hena.
Kie lia mastro? Malamik' lin pikis,
lian kapon hakis kaj surpalisigis.

Petas tre la patro la mezaĝan idon,
kiu sur ĉevalon metas selon, bridon.
"Lasu la ĉevalon, ĝi paŝtiĝi pasu,
vian oldan patron, filo, ne forlasu!"

Li respondas: "Patro, ja mi devas iri
kaj por mi trezorojn ĉiel ajn akiri."
Saltas li, piedoj jam en piedingo,
al arbar' li rajdas en sovaĝa svingo.

La ĉeval' revenis, sed kun sel' malplena,
ĉe l' pordego staras, piedbata, hena.
Kie ĝia mastro? Rabis li kaj predis,
ĝis li la nobelan komitaton tedis.

Lin, kiam li drinkis en humoro hela,
oni kaptis, ĵetis al mallumo ĉela.
Akvo sur lin gutis de l' humida muro,
li sekiĝi devis sur pendinga ŝnuro.

Petas nun la patro la plej junan idon:
,,Filo, sur ĉevalon metu selon, bridon,
sekvu viajn fratojn, gloron, riĉon ĉasu,
vian oldan patron ankaŭ vi forlasu."

Sed la fil' respondis: "Patro, mi ne iras,
gloro kaj trezoro ja min ne altiras,
trans hejmlim' ne flugos de mi eĉ deziro,
vin kaj min disigos nur la tombfosilo."

Kaj ĉe sia vorto sankte li sin tenis:
glor' kaj riĉo mankis, sed feliĉ' lin benis.
Lin kaj lian patron tomb' komuna fermas,
sur ĝi verda herbo, buntaj floroj ĝermas.